by land by sea

Entries tagged as ‘literature’

19 Thermidor CCXVI

August 6, 2008 · Leave a Comment

Longtempe mi ĝojadis de mirinda retpaĝo eLibrejo (laŭ ĝi, “la e signifas Esperanto”), kie troveblis pdf-formatitaj elibroj, pri ĉiu temo aŭ stilo, originalaj verkoj kaj tradukaĵoj. Malfeliĉe, ĝia hejmpaĝo Esperanto.nu ĉesis funkcii kaj nun eLibrejo restas nealirebla.

Janko Luin, verŝajne la retejestro, ekzplikas:

esperantujo.org restos fermita por iom da tempo.

Komencis kun malfunkciinta servilo, kies durdisko mortis pro alta aĝo kaj naturaj kialoj…
Ne estas mia intenco lasi esperantujo.org morti, sed mi bezonas tempon [por laborado]… mi esperas ke vi komprenas.

esperantujo.org por mi estas hobia projekto, kaj mi do faras tiun konstruadon nur kiam mi havas tempon kaj energion. Tial mi ne povas doni iun daton por ĝia reveno.

Dume, oni dankinde ankoraŭ havas Esperanta Literaturo de Don Harlow, ĉe lia laŭdinda retpaĝaro Esperanto.org.

Kaj, por ke ĉi posto ne restu senvideaĵa, jen “LA KANTO DE LA DU AMIKOJ”! (el “Mazi en Gondolando”)

Categories: Uncategorized
Tagged: , , , ,